close
Saltu al enhavo

Ŝahrekordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Ŝahrekordo · شهركرد
BERJAYA
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando BERJAYA Irano
Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari
Telefonkodo 0381
Demografio
Loĝantaro 190 441  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 20′ N, 50° 52′ O (mapo)32.32555555555650.864444444444Koordinatoj: 32° 20′ N, 50° 52′ O (mapo) [+]
Alto 2 070 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ŝahrekordo · شهركرد (Irano)
Ŝahrekordo · شهركرد (Irano)
DEC
BERJAYA
Situo de Ŝahrekordo · شهركرد

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Shahr-e Kord [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Ŝahrekordo, persalingve شهركرد; estas universitata urbego, la ĉefurbo de Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari en Irano. Ŝahrekordo estas la plej granda urbo en la provinco, krome estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

BERJAYA
Panoramo en Ŝahrekordo

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝahrekordo situas sur altebenaĵo de Zagros-montaro inter altaj montoj en Irano je 90 km de Esfahano, je 512 km de Teherano (laŭ je 377 km (supozeble aere)). La urbego estas la plej alta ĉefurbo de Irano (2,070 m super la marnivelo), tial ĝi estas konata kiel "Tegmento de Irano".

BERJAYA
Fontano en Ŝahrekordo

Antaŭ la islama okupo la loknomo estis "Dez Gord" (دژگرد), poste el tio formiĝis la hodiaŭa nomo. Ĝi signifas: la "grandurbo de kurdoj". Ŝahrekordo komence estis loko fare de nomadaj paŝtistoj, baldaŭ iom post iom fondita fare de la enmigrintoj de Esfahano. La urba municipo estis kreita en 1931.

En Ŝahrekordo oni produktas elektrajn hejmajn maŝinojn, gisferojn, karbonajn dioksidojn, fromaĝojn kaj similajn laktaĵojn, ŝtofojn, fine cementojn (35 km fore). Manfare oni produktas tapiŝojn. Estas ankaŭ turismo, en la apudaĵo estas akvofaloj, lagoj, eĉ skiejo. 3 universitatoj funkcias en la urbego.

BERJAYA
Parko en Ŝahrekordo

Ŝahrekordo estis konektita ĉefvoje kaj fervoje al Esfahano.

Ŝahrekordo situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 330 mm. Inter junio-septembro apenaŭ aŭ neniam pluvas. Inter novembro-marto ofte frostas, inter junio-septembro ofte estas pli, ol 30 °C.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • interalie WikiTrans

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


BERJAYA
Larĝa panoramo de Ŝahrekordo